Hodiaŭ estis unu el tiuj tagoj, kiujn mi malamegas. Estis unu el tiuj tagoj, kiujn oni laŭeble forstrekus el la kalendaro. Tio tamen ne eblas, kaj oni do devas iel pasigi la tagon. Pasigi tiujn kelkajn horojn ne tro malfacilas. Kio malfacilas ja estas vivi kun la komsekvencoj, jen, la rezultoj kiujn alportis tiu damna tago.
Kaj jen ĝi estas denove: La
forta soifo ekkrii “Ne! Ne plu”. La sopiro je io alia, io nova, io pli bona ol
tio, kion oni havas nun, kion oni vokas “mia vivo” nun. Kaj la malespero pro
tio, ke oni sentas tian fortan sopiron, sed ne scias, kie oni trovu tion, kion
oni tiel forte volas, je kio oni tiel forte sopiras, kio tiel evidente mankas
en la vivo.
Ne, mi ne plu volas tion. Mi
ne plu eltenos la mensogojn, la bondiraĵojn malhonestajn, la ŝajnigadon de bela,
senkulpa, justeca mondo. Ne, mi ne plu kredas je tio.
Mi jam antaŭ longe lernis ke
plej bona metodo por ricevi helpon estas helpi sin mem. Estas tiom da homoj
kies profesio kaj ununura tasko estas koncedi helpon al tiuj, kiuj ĝin bezonas.
Sed ili ne helpas. Ili gajnas monon per ripetado de tio, kion la
helpo-demandanto jam eksciis mem. Oni kreas iluziojn super la kapoj de
malesperintoj. Oni kreas iluziojn. Ne plu.
Oni povas malesperi kaj
abandoni sin mem, aŭ ne ĉesi esperi kaj pluvivi, serĉante senlace vojon el la mizero.
Sed tio ne facilas, se tio, kion oni ne
volas plu, iam antaŭe mem estis tiu vojo, kaj nur poste evidentiĝis kiel
sapblovo.
Foje mi ankoraŭ rimarkas kiom mi ŝanĝiĝis. Ne,
ne mi ŝanĝiĝis! La cirkonstancoj ŝanĝis min! Tio ja estas grandega diferenco. Mi
rimarkas, ke perdiĝis multaj de miaj pozitivaj ecoj. Tamen mi ĝojas pro tio, ke
mi rimarkas tion, ĉar tiom longe kiom mi rimarkas mian aliiĝon, tiom longe mi
ja povas esperi ke iam mi retrovos la vojon al mi mem.
Retrovi la vojon al si mem...
Ho, kiel absurde sonas tiu frazo! Ĝi absurde sonas en la oreloj de tiuj, kiuj
tute ne komprenas la sentstaton de citinta ĝin persono. Kaj la persono, kiu
citas tiun frazon, ankaŭ perceptas ĝin absurdan – tial, ĉar li mem ne povas
ekkompreni kial li povis permesi al si mem perdi
sin mem. Kaj kial retrovi sin mem estas tiel malfacile.
Estas momentoj kaj tagoj, kiam
mi tre klare kaj sen ajna dubo havas klaran imagon pri la estonteco. Sed estas
ankaŭ tagoj kiam la malespereco fakte korodas min. Tiam sufiĉas eĉ nur eta
detalo por eksentigi min tiun malesperecon. Hodiaŭ estis unu el tiuj
malesperigantaj tagoj.
Sed estas io en mia vivo kio
kapablas esperigi min denove. Jam ĝia nomo estigas esperon en mi. Ĝi havas
bonan sonon, ĝi tuŝas mian koron, ĝia koloro estas verda, kaj ĝi memorigas min
je tio ke estas io en mia vivo, por kio mi vivas, kio rekredigas min je
estonteco kaj kio neniam min seniluzionigis kaj neniam seniluzionigos:
Esperanto.
Jen ankaŭ la kialo kial mi skribas pri tio esperante. Nur per Esperanto mi kapablas priskribi tiun batalon ene de mi, sen denove aŭ eĉ plu malesperiĝi, sed eĉ ĉerpante novan energion, jes: novan esperon!
Ĉivespere mi legos esperantlingvan libron, aŭskultante ĵazmuzikon, trinkante glason da vino kaj ĉerpante novan esperon. Morgaŭ estos pli bona tago. Mi aĉetos bileton por longega vojaĝo. La celo estas: Mi mem. Mia akompananto estu: Esperanto.