czwartek, 31 stycznia 2013

Ne plu mi volas...


Hodiaŭ estis unu el tiuj tagoj, kiujn mi malamegas. Estis unu el tiuj tagoj, kiujn oni laŭeble forstrekus el la kalendaro. Tio tamen ne eblas, kaj oni do devas iel pasigi la tagon. Pasigi tiujn kelkajn horojn ne tro malfacilas. Kio malfacilas ja estas vivi kun la komsekvencoj, jen, la rezultoj kiujn alportis tiu damna tago.

Kaj jen ĝi estas denove: La forta soifo ekkrii “Ne! Ne plu”. La sopiro je io alia, io nova, io pli bona ol tio, kion oni havas nun, kion oni vokas “mia vivo” nun. Kaj la malespero pro tio, ke oni sentas tian fortan sopiron, sed ne scias, kie oni trovu tion, kion oni tiel forte volas, je kio oni tiel forte sopiras, kio tiel evidente mankas en la vivo.

Ne, mi ne plu volas tion. Mi ne plu eltenos la mensogojn, la bondiraĵojn malhonestajn, la ŝajnigadon de bela, senkulpa, justeca mondo. Ne, mi ne plu kredas je tio.

Mi jam antaŭ longe lernis ke plej bona metodo por ricevi helpon estas helpi sin mem. Estas tiom da homoj kies profesio kaj ununura tasko estas koncedi helpon al tiuj, kiuj ĝin bezonas. Sed ili ne helpas. Ili gajnas monon per ripetado de tio, kion la helpo-demandanto jam eksciis mem. Oni kreas iluziojn super la kapoj de malesperintoj. Oni kreas iluziojn. Ne plu.

Oni povas malesperi kaj abandoni sin mem, aŭ ne ĉesi esperi kaj pluvivi, serĉante senlace vojon el la mizero.  Sed tio ne facilas, se tio, kion oni ne volas plu, iam antaŭe mem estis tiu vojo, kaj nur poste evidentiĝis kiel sapblovo.

Foje mi ankoraŭ rimarkas kiom mi ŝanĝiĝis. Ne, ne mi ŝanĝiĝis! La cirkonstancoj ŝanĝis min! Tio ja estas grandega diferenco. Mi rimarkas, ke perdiĝis multaj de miaj pozitivaj ecoj. Tamen mi ĝojas pro tio, ke mi rimarkas tion, ĉar tiom longe kiom mi rimarkas mian aliiĝon, tiom longe mi ja povas esperi ke iam mi retrovos la vojon al mi mem.

Retrovi la vojon al si mem... Ho, kiel absurde sonas tiu frazo! Ĝi absurde sonas en la oreloj de tiuj, kiuj tute ne komprenas la sentstaton de citinta ĝin persono. Kaj la persono, kiu citas tiun frazon, ankaŭ perceptas ĝin absurdan – tial, ĉar li mem ne povas ekkompreni kial li povis permesi al si mem perdi sin mem. Kaj kial retrovi sin mem estas tiel malfacile.

Estas momentoj kaj tagoj, kiam mi tre klare kaj sen ajna dubo havas klaran imagon pri la estonteco. Sed estas ankaŭ tagoj kiam la malespereco fakte korodas min. Tiam sufiĉas eĉ nur eta detalo por eksentigi min tiun malesperecon. Hodiaŭ estis unu el tiuj malesperigantaj tagoj.

Sed estas io en mia vivo kio kapablas esperigi min denove. Jam ĝia nomo estigas esperon en mi. Ĝi havas bonan sonon, ĝi tuŝas mian koron, ĝia koloro estas verda, kaj ĝi memorigas min je tio ke estas io en mia vivo, por kio mi vivas, kio rekredigas min je estonteco kaj kio neniam min seniluzionigis kaj neniam seniluzionigos: Esperanto.

Jen ankaŭ la kialo kial mi skribas pri tio esperante. Nur per Esperanto mi kapablas priskribi tiun batalon ene de mi, sen denove aŭ eĉ plu malesperiĝi, sed eĉ ĉerpante novan energion, jes: novan esperon!

Ĉivespere mi legos esperantlingvan libron, aŭskultante ĵazmuzikon, trinkante glason da vino kaj ĉerpante novan esperon. Morgaŭ estos pli bona tago. Mi aĉetos bileton por longega vojaĝo. La celo estas: Mi mem. Mia akompananto estu: Esperanto.

1 komentarz: